Soneto pri maledukejo
lernejo ne estas fabriko 
de pensoj eĉ se ĝi vektorojn 
indikas montrante faktorojn 
nur eblajn laŭ instrufortiko 

„kiu estos milionulo” 
tiu programo kompromitas 
respondantojn kiuj profitas 
el „pruvo por resti stultulo”  

malnovgreka en gimnazio 
tamen ne estis tute vana 
pli bona ol televizio 

oni tuj vidas la lernejon 
en kiu eduko malsana 
tuj montras malplenan cerbejon
Zuriko, la 23an de marto 2004