Soneto pri ploriga kanto
bardo kantis melankolie
sopire por tempoj iamaj 
laŭ liaj vidpunktoj aklamaj 
pasinteco agas envie 

spektantaro „aĥis” kaj „oĥis” 
mi foriris ostentacie 
kiam laŭdis malambicie 
konsulon – militon mi mokis 

oni miksis arton adore  
sed rangoj ne estis la samaj 
kaj mian reagon provokis 

mi devis protesti fervore 
kontraŭ povoj tute malamaj 
Irako por tio min lokis
Zuriko, la 28an de marto 2004