Soneto pri komentarioj
matene mi aŭdas novaĵojn 
skribitajn senzorge rapide 
ĉiam kontraŭe kaj divide 
same saĝaĵojn aŭ stultaĵojn 

mi devas havi ankaŭ mian 
opinion pri la aferoj 
kun kontraŭstaroj kaj toleroj 
farante miksaĵon varian 

ĉar ĉiu homo asekure 
kun vario komentarias 
eventojn agantajn obskure 

nur bono ekskluzive bono 
kaj nepre sia propra krias 
„bono por si mem ĉiĉerono”
Zuriko, la 29an de marto 2004