oni legas en bultenetoj pri takslegado en konkursoj „la plej bonaj” ho sen diskursoj rezultoj ne estas diskretoj la unua loko – ses voĉoj la dua havis du legantojn la tria – unu formis kvantojn entute… ne mankis riproĉoj „ĉu vi parolas esperante?” „jes kompreneble ĉiutage!” „kaj ĉu vi legas?” „jes amante!” „kion vi legas mia kara?” „raportojn mi glutas image” „poemojn?” …la temo amara