Soneto por sendomantulo
ĉu frostmatene ĉu vespere 
en angulaĉojn de portaloj 
forkuras vi de vivaj maloj 
kun via libero sincere 

vizitas vi balaaĵejojn 
serĉante ŝancon por travivo 
dum mentaleca objektivo 
apogas nur riĉajn loĝejojn 

pri tio ke vi estas homo 
oni tute ne volas scii 
traktante vin kiel fantomo 

ĝis la venonta travivtago 
senhejman sorton ne mencii 
por ke ne venu nova plago
Zuriko, la 7an de marto 2004