Soneto pri marta promeno
tra l’ malnova urbo promeno 
instigas por serĉi novaĵojn 
oni povas vidi artaĵojn 
pli bone se estus kurteno 

sentata estas la malsano 
vivas tro multe da artistoj 
ili devas esti bakistoj 
ĉar vakas bezono por pano 

dominas eklektik-turpismo 
estus pli bele se dominus 
la dadaisma nihilismo 

vendantoj obstinas konvinke 
sed kial ili ne obstinus 
ke belo malnobliĝas drinke
Zuriko, la 9an de marto 2004