Soneto pri diafanformo
miaj sonetoj diafanaj 
ekestas en pensoj sen plumo 
individue sen forumo 
en tiu senco estas vanaj 

iu diras "estas abstrakto" 
ne sentante pensan turmenton 
kaj imagplenan argumenton 
verki sen signo estas fakto 

tiu formo vere ekzistas 
alidire daŭras senpaŭze 
nur de tempo al tempo vistas 

en tiu arto sen postulo 
kaj ankaŭ laŭ scio senkaŭze 
ne estas por mi kontraŭulo
Castellina Marittima, la 14an de aprilo 2004