Soneto - Valori-soneto
sur foiro Sankt Omobono 
kie estas vendata beto 
en knajpo pendas la soneto 
de Athos Valori kun krono 

jam la nomo portas valorojn 
ne dirante pri bela kadro 
apud manĝas legant eskadro 
kotletojn aldonante glorojn 

vino rekte de la barelo 
al soneto kaj al kotleto 
plenumiĝas vetura celo 

poste Pino kantis baladojn 
pri feliĉo kun interpreto 
dum vento ruinigis kradojn
Pisa, la 21an de aprilo 2004