Soneto pri perditaj gaŭĝoj
ĉiuj proporcioj de saĝo 
lastatempe ie perdiĝis 
ĉar maljunuloj ne saĝiĝis 
malgraŭ merituma omaĝo 

profesoroj ofte ne povas 
egalpaŝi kiel studentoj 
kaj tute freŝaj konkurentoj 
pli ambiciajn vojojn trovas 

por ke ĉiu kiu scipovas 
havu ĝustan ŝancon labori 
demokratio nun ne movas 

ne estu stultaj prezidentoj 
kiuj volas ruzon honori 
jen de junuloj argumentoj
Bastiono de Silento, la 28an de aprilo 2004