Soneto pri artplena nulo
„nula horo” estas la grupo 
farita de Wolfgang (Lupiro) 
Günther – la sola pioniro 
kun resto fakte sen okupo 

mi ankaŭ de tempo al tempo 
en tiu senokupa resto 
plezuris kiam estis festo 
kun nur eteta farba trempo 

komune binditaj artaĵoj 
apartenantaj al spritaĵoj 
jam estis sed ne lasis spurojn 

Lupiro verkas signaturojn 
de ekologiaj gravaĵoj 
ekestas originalaĵoj
Zuriko, la 6an de aprilo 2004