Soneto je grava averto
ne manĝu la hispanajn fragojn 
ĉar la plantistoj ekspluatas 
gastlaborantojn kaj rilatas 
al fio aranĝanta plagojn 

diboĉuloj restas kovritaj 
kaj sklavoj de norda Afriko 
kiel iam en Ameriko 
servas devige koncentritaj 

la fruktoj estas venenitaj 
per la kemia materio 
kaj artifike odoritaj 

ne provu manĝi venenaĵojn 
avertu aliajn per krio 
atenton! lasu kemiaĵojn
Zuriko, la 7an de aprilo 2004