Soneto de anseroj dikta
al Bastiono de Silento 
venis gastoj kaj vivis bone 
fino aspektis tre impone 
purege en ĝusta momento 

foriris sanktaj ĝardenistoj 
Herr Bertschi falĉis la herbejon 
kaj odoro kovris loĝejon 
apud kantis merloj-sorĉistoj 

malantaŭ kreskas rosmareno 
kaj mento - apude anseroj 
blekas en najbara ĝardeno 

ili diktas mian soneton 
ĉu iam estos sur teleroj? 
mi ne solvos tiun sekreton 
Bastiono de Silento, la 17an de majo 2004