Soneto deviza por morgaŭ
jen la bona viva devizo 
"vivu kiel vi volas plene 
kaj ne kiel vi devas pene" 
tamen kun frua analizo 

sukceso venas de konkretoj 
kiujn eltrovas malfacile 
nur je mobilizo utile 
malkovriganto de sekretoj 

kuraĝon oni povas lerni 
inspiron NE - kaj bedaŭrinde 
sen celo ni povas nur terni 

ni ne scias kion ni volas 
demokratio agas vinde 
problemoj tre ofte petolas
Zuriko, la 19an de majo 2004