morgaŭ datreveno de morto de mia Patrino amata vivo daŭras ĝoja kaj sata sed io ŝanĝiĝis en sorto mi revenas al la momentoj ke Ŝi pri papo jam eksciis vidis lin kaj tre emociis Ŝi sankta vivis nur por sentoj "Solidarność" ŝi ne ekkonis ankaŭ ne vidis nian perdon sed pri la ŝanĝoj Ŝi admonis jam ne plu estas l' doma ŝtono kaj iu dispelis jam herdon sed restis tiama admono