Soneto pri JEDEM DAS SEINE
oni legas pri lumpa plebo 
la vorto "lumpo" ne signifas 
ĉifoje  fiŝon sed modifas 
nian imagon pri povstrebo 

amaso estas diligenta 
kaj lumpa plebo estas stulta 
malrespondeca kaj tumulta 
ordinara - tute ne senta 

al plebo ankaŭ apartenas 
multaj servilaj ĵurnalistoj 
kiuj laŭ povo kantilenas 

ili imitas mezepokon 
en rango de ekzekutistoj 
volas montri por ĉiu lokon 
Zuriko, la 22an de majo 2004