Soneto sen mia Patrino
ridoj - patrina kaj infana 
la pentraĵo melankolia 
por mi tamen ege envia 
ĉar infanrevo estis vana 

malgranda knabo sur ĉevalo 
plirapidigita per sorto 
fremdiĝis la patrina vorto 
kun iu fremda kaporalo 

soldatoj ĉastuŝkojn kantadis 
kaj mi sidis kun ili ronde 
sopiro esperon persvadis 

post milito mi longe ploris 
afero revenis responde 
je ŝia morto - mi ŝin gloris 
Bastiono de Silento, la 26an de majo 2004