Soneto pri miksaj aferoj
miksaĵo de poloj heroaj 
aspektas almenaŭ ridinde 
pri ili iam bedaŭrinde 
ekestis mismeritoj troaj 

Piłsudski Korfanty kaj Witos 
apartenis al mispartioj 
diversspecaj demokratioj
al kiuj mi sin ne invitos 

raviĝo nun ne plu valoras 
kaj kiel piro sur saliko 
aspektas kaj vane doloras 

"...donis ekzemplon Bonaparte" 
ĉe Kościuszko estas komiko 
kun du kontraŭuloj aparte 
Bastiono de Silento, la 4an de majo 2004