Soneto pri malproporcioj
naturo ne estas prudenta 
ĉiuj proporcioj de saĝo 
aperas nur kiel miraĝo 
scio restas malkonsekventa 

la profesoro ofte scias 
pli malmulte ol la studento 
regas la stulta prezidento 
pro tio ŝtato ne funkcias 

aŭtoritatoj malaperis 
elitoj fariĝis ridindaj 
kiu pri tio konsideris? 

digno ekestis malposeda 
kaj kun politikistoj blindaj 
socio restas kabareda
Zuriko, la 7an de majo 2004