Soneto kun adrenalino
ĉu la eŭropa parlamento 
iam parolos esperante 
mi dirus JES senton portante 
sed en tre futura momento 

diverslingveco de Babelo 
estis puno kaj ne premio 
esperanta aŭtonomio 
penas al unuiĝa celo 

alvenas al mi ĉiutage 
multaj miskomprenaj leteroj 
por ligo virina image 

tamen mi ne estas virino 
ne gravas - tiuj ekzempleroj 
miksiĝas kun adrenalino
Zuriko, la 10an de junio 2004