Soneto pri malfacilecoj
ĉiuj diras ke Esperanto 
estas lingvo ege facila 
por mi estas peze utila 
ĉar mi ne estas komencanto 

simpleco ne helpas konstrui 
belegan originalaĵon 
oni povas ofte artaĵon 
per simpla metodo detrui 

vidu en la unua strofo 
mi uzis "estas" eĉ trifoje 
fariĝis poezia tofo 

verboj kaj pronomoj en rimo 
sonas en poezio boje 
ne por ĉielo sed pavimo
Bastiono de Silento, la 11an de junio 2004