Soneto pri hanta sepulto
kun multaj suspektoj kaj plendoj 
Stanisław Gatzka sepultiĝis 
por mi la afero rariĝis 
kun tiuj kadavraj ofendoj 

ĉerko staris apud altaro 
kiel entute malbezona 
je ceremonio bufona 
memoro fariĝis koŝmaro 

"mono! - jes temas nur pri mono!" 
indigniĝis unu persono 
kaj diris pri justa propono 

Norbert Paprotny veturigis 
min al la hejmo sen mamono 
kaj por ripozo min instigis 
Zuriko, la 17an de junio 2004