Soneto - prene de nenio
tra interesa ebenaĵo 
mi iras ĉe malkonatuloj 
(aliaj diras pri fremduloj) 
perdiĝantaj en vidindaĵo 

se homo estas fremdigita 
tiam vivo oportuniĝas 
propra interno trankviliĝas 
se li estas akomodita 

oni diras pri homaj rajtoj 
estas sola rajto por rido 
kaj restaj ekzistas sen trajtoj 

libero profitas de tio 
kio troviĝas en valido 
do prenu multon de nenio 
Zuriko, la 22an de junio 2004