Soneto pri vana ekscito
en ĉiuj himnoj eŭforio 
ludas la dominantan rolon 
sed homoj ja ŝatas petolon 
kiel atestas historio 

disreviĝanta batalanto 
ne kantas (almenaŭ ne laŭte) 
senvolo frustriĝas nokaŭte 
ĉie... sed ne en Esperanto 

pilko ruliĝas ambaŭflanke 
kiu venkos oni ne scias 
foje plene kaj foje manke 

ne diru "hop" antaŭ transsalto 
ĉu ĉiuj tiel opinias 
ke ofte pli valoras halto?
Zuriko, la 25an de junio 2004