Soneto denove nomtaga
nun Petron kaj Paŭlon mi vokis 
la filojn de mia fratino 
kaj Piotr Kuncewicz laŭ rutino 
li denove humure mokis 

antaŭ ĉio mi rememoris 
agrablajn familiajn festojn 
ankaŭ ĉiujn kromajn molestojn 
je gastoj kiujn mi ne gloris 

mi priludis akordione 
dum ĉiuj gastoj laŭte kantis 
kaj sentadis sin albione 

ili ĉiele nun bedaŭras 
ke tiu loko poste hantis 
neniu la domon restaŭras 
Zuriko, la 29an de junio 2004