Soneto ĉe ŝtuparparoloj
ĉiutage oni parolas 
("sufiĉas!" "sed kio sinjoro?" 
"ĉio... ĉio..." "blasfema moro") 
jen homo kun homo petolas 

("politikistoj tute samaj..." 
"...kiel la resto" "ĉu vi miras?" 
"silentu!" "ho vi veron ŝiras!") 
diskutoj povas esti dramaj 

ĉiuj parolas serioze 
en salonoj kaj sur ŝtuparoj 
sed bedaŭrinde ĉiam poze 

("jen sinjoro... jen kaŭzo viva" 
"kun hekatombo ĉe najbaroj") 
malriĉo estas agresiva
Zuriko, la 6an de junio 2004