Soneto eterne ripoza
naturo tre ofte agadas 
obskure maltaŭge por homo 
devigas lin al viva komo 
post kiu energio fadas 

montoj estas ege danĝeraj 
vagas legendoj pri la polo 
kiu froste pensis pri bolo 
restante inter neĝoj sferaj 

lia edzino ĉiujare 
revenas por rigardi montojn 
kie edzo restas altare 

tempo fluas - velkas espero 
kaj plenigas torentajn fontojn 
edzo ripozas en kratero 
Gimmelwald, la 13an de julio 2004