ektondris kiel ĉe komenco sur montoj ŝtormo freneziĝis fulm' post fulmo - nokto heliĝis vekis min merlo - eminenco teatro de nuboj finiĝis ĉiuj portaloj jam fermitaj malplenaj scenoj trankvilitaj ĉielo blue estingiĝis malantaŭen bela semajno morgaŭ vento adriatika blovos al nia nova gajno lasta rigardo kaj ĝis iam Chalet Anneli tre mistika kun nuba teatro por ĉiam