Soneto trankvile zumema
Vignole zumas vaporete 
gondole zumas bona tago  
vele zumas Zurika Lago 
birdsvarmo zumas sendiskrete 

dum la vintra birdo-nutrado 
mevoj zumas plornostalgie 
cignoj zumas melankolie 
kvietas kolomb-rukulado

Danubo zumas historie 
en LORA-diskutado krea 
per ekologio varie

Polaris zumadas somere 
sur ondo Mediteranea
ni zumas tiamaniere
Mediteraneo, la 18an de julio 2004