Soneto pri malidilio
sur plaĝo estas multaj homoj 
ankaŭ lingvoj estas konataj 
en tiu loko malŝatataj 
ĉar venis nur iuj fantomoj 

ne gravas kial kaj pri kio 
interparoloj mallongiĝas 
ĉar parolantoj enuiĝas 
krom deziroj restas nenio 

feliĉe plaŭdas indiĝenoj 
kiuj estas ege gastemaj 
en ĉiuj insulaj havenoj 

motorŝipoj ondigas maron 
kaj bruas - distraĵoj dilemaj 
idilio donas amaron 
Sveti Stefan, la 20an de julio 2004