Soneto laŭ julia stato
Jozefo - ni de paradizo 
bondeziras vin la plej kore 
laŭ via arto eĉ fervore 
kun malmultekosta devizo 

malgraŭ jam ŝanĝitaj kutimoj 
la portreto de Tito pendas 
mi rimarkis ke oni vendas 
necesajn varojn laŭ estimoj 

la dudek duan de julio 
por poloj estis tiu tago 
kiam naskiĝis idilio 

sed tuj venis anomalio 
laŭ revolucia imago 
nun same aspektas Polio 
Sveti Stefan, la 22an de julio 2004