Soneto skribita sur plaĝo
pli ol kvardek gradojn sub ombro 
suno fuzigas ĉirkaŭaĵon 
ni nudaj sekigas trinkaĵon 
kaj revas pri malalta nombro 

najbaran kuŝseĝon okupas 
grandege sincicanta damo 
anhelincite ŝvitas mamo 
lascive kaj agrese lupas 

aliflanke ĉeĥoj babilas 
sur du kuŝoseĝoj dekkelkaj 
la tuta plaĝo ne trankvilas 

sur boateto indiĝenoj 
ŝi dika kun brustegoj melkaj 
li suĉanta cicojn sen ĝenoj 
Sveti Stefan, la 23an de julio 2004