Soneto skribita en hurlo
varmo premas mian spiriton 
kiu atendas por ofero 
por „nikšićko“ bona biero 
pri kiu mi kreos eĉ miton 

mi devis akrigi krajonon 
kaj ĉitempe suno foriris 
al monto ĉe kiu deliris 
iu farante bruegsonon 

la muziko ne sonis slave 
sed osmane - tute barbare 
por mia orelo amare 

ĝuste silento venis brave 
atenton! biero dikigas 
kaj pro tio mi ĝin forigas 
Sveti Stefan, la 24an de julio 2004