Soneto kun ruĝaj ĉemizoj
en mezo de nokto subite 
de montoj al mara direkto 
vento ekblovis kun efekto 
kaj surprizigis nin enlite 

denove alvenis silento 
al senlime nigra abismo 
feliĉe sen katastrofismo 
tuj venis ŝtormo post momento 

sen iu kazo forta blovo 
venas verŝajne de ĉielo 
eble de esperanta stelo 

nia balkono pliriĉiĝis 
per fremdaj ĉemizoj ruĝiĝis 
kompreneble pro venta povo 
Sveti Stefan, la 25an de julio 2004