Soneto - fulmtondro Tucholsky
centdekkvinjaraĝa Tucholsky 
en noktaj deliroj fantomis 
en tiuj sonĝoj mi eĉ vomis 
kaj emis teruron agnoski 

en kontraŭpola gazetaĉo 
nomata "Piorun" li protektis 
venontajn faŝistojn - neglektis 
dignon por pelvo de lentkaĉo 

poste li ŝanĝis opinion 
tio okazis tro malfrue 
referencoj donis nenion 

krom tiu nigra epizodo 
li estis interesa plue 
estis eĉ je Tucholsky modo 
Sveti Stefan, la 28an de julio 2004