Soneto ĝoja nostalgie
matena suno estas milda 
sur plaĝo marflustra silento 
blovas malvarmiganta vento 
por rememoroj sceno bilda  

oni povas diri ke estis 
tiel kiel ni iam planis 
atendis revis kaj rikanis 
ĉio pleniĝis do ni festis 

la "sarma" ĉe Branka mendita 
serba kamparana manĝaĵo 
okazis de ni bongustita 

"de Anna noktoj kaj matenoj
frostas" - konata proverbaĵo 
anoncas pri lastaj kunvenoj 

Sveti Stefan, la 31an de julio 2004