Soneto kun firmamentploroj
mi rigardis bluan ĉielon 
kaj kalkulis "falantajn stelojn" 
atingantajn kosmajn kastelojn 
aŭ alian eĉ dian celon 

sed kiam falos mia stelo 
sur firmamento restos ploroj 
kun mia bedaŭro kaj floroj 
kiujn al mi donos anĝelo 

tiuj brilaj perseoidoj 
ne estas danĝeraj por homoj 
tamen ligas kun dirdilidoj 

en nokta ĝardeno sur sofo 
kverelas hazardaj fantomoj 
pri alvenanta katastrofo 
Bastiono de Silento, la 11an de aŭgusto 2004