Soneto je vivosumado
Zbyŝko Dobrzyński al mi sendis 
du siajn librojn pri tereno 
kie ekestis mia ĝeno 
tamen mi neniun ofendis 

homo multaĝa revenadas 
al forgesita pasinteco 
ĉar perdita en nuntempeco 
gloron per juneco persvadas 

amiko jam sumigis vivon 
li povas morti kiel diras 
sed mi lin nun sanon deziras 

kaj ĉe mi ĉio en ĥaoso 
mi flugas kiel albatroso 
eĉ se mi jam vidas deklivon 
Bastiono de Silento, la 12an de aŭgusto 2004