Soneto apud Czesław Miłosz
Poeto – li mortas neniam 
eĉ se li jam ne plu memoras 
dum sankta tero lin adoras 
ke li ne silentas por ĉiam 

premiero de l’ lasta libro 
okazas dum la sepultado 
funebro anstataŭ legado 
sekrete kun anima vibro 

la vortoj de ĉiuj poemoj 
miksiĝas malklare en nigro 
perverse nur per tristaj temoj 

ventego disblovas literojn 
kaj literatoroj en pigro 
priklaĉas skandalajn aferojn
Bastiono de Silento, la 14an de aŭgusto 2004