Soneto por polaj soldatoj
pola "elito" al stultuloj 
sugestas ke "stabilizado" 
ne povas esti okupado 
de Irako sed pacpostuloj 

pola soldato kun merito 
mortigas irakajn infanojn 
virinojn insurekcianojn 
kaj ĉiujn de "terorcivito" 

Santo Domingo Samosierra 
kaj nun Irako - tiuj kampoj 
sur kiuj honto estas vera 

soldatoj! kial vi ne hontas?
ne kredu pri mensogaj dampoj 
vi kontraŭ civilistoj frontas 
Bastiono de Silento, la 15an de aŭgusto 2004