Soneto pri io por io
"malnovajn vundojn ne disgratu"
tiama junulo ne estas 
nun vivo oldulon molestas 
do vi lin pro tio ne batu 

forestulo ja ne ekzistas 
en konscio de indiĝenoj 
restado en fremdaj havenoj 
indiĝenan sorton ne pistas 

doloron neniu aprobas 
kaj ankaŭ sanon ne ignoras 
sed se eblas foje kohobas 

io por io - ankaŭ perdo 
de tempo al tempo valoras 
venis periodo por verdo 
Zuriko, la 24an de aŭgusto 2004