Soneto kun krio pri morto
Miłosz kuŝas en sarkofago 
provizora kaj ĉe sepulto 
batalas saĝo kontraŭ stulto 
laŭ pluopinia zigzago 

trairo tra purgatorio 
estas abomena afero 
hontega tute sen fiero  
mentaleca fekmaterio 

reciproke aliaj kredas 
pri neniam esta sankteco 
certe tiuj librojn ne legas 

se ili kriaĉas funebre 
je duflanka malrealeco 
ĉu mi sidiĝu malcelebre? 
Bastiono de Silento, la 27an de aŭgusto 2004