Soneto pri ŝanĝoj por ĝojo
finfine mi decidis ŝanĝi 
miajn fenestrojn interretajn 
inter ili ankaŭ sonetajn 
mi komencis tion aranĝi 

Kilu - mia paĝdesegnisto 
estas nuntempe okupita 
kaj mi por ŝanĝoj aktivita 
ne povas resti pesimisto 

ŝanĝado iras malrapide 
do intertempe mi parolas 
kun amikinoj sed malvide 

mi sentas suspirojn alie 
ni rimarkis ke ni petolas 
multaĝe kaj anomalie 
Zuriko, la 30an de aŭgusto 2004