Soneto pri sekiĝa laŭro
malaperas interesiĝoj 
ĉar la mondo ne plu fascinas 
nur per militoj halucinas 
okazas fuĝoj kaj fremdiĝoj 

mi fuĝas ofte al silento 
ĉar min inspiras trankvileco 
sed estas indiferenteco 
kiu damaĝas por momento 

plenumi ĉiutagan devon 
signifas skribi du sonetojn 
kaj poste serĉi novan revon 

Petrarca suspiris al Laŭra 
kaj faris neniujn obĵetojn 
tial sekiĝis krono laŭra 
Bastiono de Silento, la 9an de aŭgusto 2004