Soneto pri Willi milite
mi pripensas pri hekatombo 
per memoroj de infaneco 
mi ne kredas pro naiveco 
ke sur mi povis fali bombo 

Berliner Yacht-Club - en jaĥtklubo
knajpestro Willi dum milito 
estis aviadildungito 
kaj ĵetadis bombojn sen dubo  

mia patro kaj lia frato 
aviadilartileristoj 
pafis al Willi sed laŭ fato 

ne trafis lin kun mia ĝojo 
ĉar Willi helpis por artistoj 
kaj defendis ilin de bojo 
Zuriko, la 1an de septembro 2004