Soneto pri fajra spirito
mi ŝatas fajron - mi ne scias 
kial malgraŭ ĝi havas forton 
detruantan portantan morton 
mi ĉe fajro tre emocias 

poste restanta cindro vokas 
disrevon kaj melankolion 
ankaŭ de Feniks' idilion 
kun diamanto kiu ŝokas 

ekstere estas sunvarmego 
en Bastiono de Silento 
brulas en kameno fortego 

magio de skolta fajrego 
per kulmine sorĉa momento 
provokas por spirita rego 
Bastiono de Silento, la 10an de septembro 2004