Soneto pri valora filmo
mi ne konsentas kun grakantoj 
ke film' enuas politike 
spontaneco agas efike 
per klara moko pri povantoj 

kreteniĝantan prezidenton 
de Usono montris kuraĝe 
kaj kontraŭagantojn omaĝe 
aldonante admiran senton 

reĝisoro bone rezultis 
kaj ne fidis je tiuj mitoj 
kiuj zorgas nur pri profitoj 

li tutan sistemon sepultis 
ridigante regantmanion 
nun homoj ŝanĝas opinion 
Zuriko, la 11an de septembro 2004