Soneto pri hororinformoj
en radio iu balbutas 
lingvon ne konas kanzonisto 
eĉ se laŭdas lin ĵurnalisto 
ĉar li nun verŝajne debutas 

mi elŝaltas kaj supren grimpas 
al kaŝita televidilo 
en kiu regas maltrankvilo 
malgraŭ tio gvidanto pimpas 

mi forlasas tiun hororon 
en kiu milo da infanoj 
travivas sian lastan horon 

rusa caro Putin ordonis 
sturmi lernejon kun ĉikanoj 
kaj same masakron bezonis 
Bastiono de Silento, la 3an de septembro 2004