Soneto antifolkloreca
per tiu konfeso mi feblas 
sed mi ne ŝatas folkloraĵojn 
mi malamas tradiciaĵojn 
popoleco ĉe mi ne eblas 

halucinaj postromantikoj 
faras makulaĉojn sur haŭto 
kaj alergiojn pro saŭrkraŭto 
folklorece venas komplikoj 

la ĝisnunaj operacioj 
en la zurika hospitalo 
venis de folkloremocioj 

Stalin ege ŝatis folkloron 
Hitler same - tiu moralo 
devigis min forlasi moron 
Bastiono de Silento, la 5an de septembro 2004