Soneto romantikmalvenka
Mickiewicz Słowacki Krasiński 
iam dronis en romantiko 
ĉiun trafis viva kompliko 
Norwid devis implike riski 

tiu romantika lavango 
ruliĝas daŭre eĉ tre forte 
kaj disdividas homojn morte 
per patriotisma falango 

per artifika popoleco 
kaj kredo je putraj ideoj 
plenumiĝas idealeco 

nur Norwid vidis sensencaĵojn 
oni diras pri liaj kreoj 
ke li faris malkomprenaĵojn 

Bastiono de Silento, la 7an de septembro 2004