Soneto pri kelkaj fabeloj
mi volis skribi unu fablon 
pri ekstreme zorganta caro 
apud teo kaj kaviaro 
kun pipo serĉanta kapablon 

mi tamen skribis kanzoneton 
pri avo kaj muso en sofo 
kiu sonĝis pri katastrofo 
ke kato trovis jam vojeton 

realeco inversa estis 
caro minacis je altaroj 
kaj museto katon molestis 

avo ankaŭ ne plu enuis 
klaĉante kun junaj najbaroj 
ŝtormo idilion detruis 
Bastiono de Silento, la 8an de septembro 2004